|

ESOLi (Energion Ŝpara Eksterdoma Lumigado) estas projekto financata de programo Inteligenta Energio Eŭrope de Eŭropa Unio.
ESOLi celas kreskigi konscion pri adaptebla strata lumigado kaj akceli uzon dise en Eŭropo de plej bonaj teĥnikoj haveblaj.
La supera celo de ESOLi estas eduki al pli vasta uzado de adapteblaj lumigsistemoj kaj inteligenta regado en eksterdomaj terenoj kaj forigi barojn kontraŭ grandskala ekutiligo de tiu teĥniko.
Partneroj de la projekto planas taksi energiajn ŝparojn en diversaj medioj, helpi kunordigi proviziĝajn iniciatojn, rapidigi disvolvon de leĝoj kaj normoj kaj listigi postulojn de aĉetantoj.
La konsorcion konstituas 16 partneroj el 14 eŭropaj landoj. Ili estas stratlumigadaj mastrumistoj (inkl. substrukturajn servojn), energiaj agentejoj, lokaj aŭtoritatoj, gravaj agantoj, reprezentantoj industriaj kaj konsilistoj.
|